↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 15

1 Kaj mi vidis alian signon en la ĉielo, grandan kaj mirindan:
sep anĝelojn havantajn sep plagojn, la finajn, ĉar en ili finiĝis
la kolero de Dio.

2 Kaj mi vidis kvazaŭ vitran maron, miksitan kun fajro; kaj
tiujn, kiuj venkis la beston kaj ĝian bildon kaj la numeron de
ĝia nomo; kaj ili staris sur la vitra maro, havante harpojn de
Dio. 3 Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj
la kanton de la Ŝafido, dirante: Grandaj kaj mirindaj estas Viaj
faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas
Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj. 4 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj
ne gloros Vian nomon? ĉar Vi sola estas sankta; ĉar ĉiuj nacioj
venos kaj adorkliniĝos al Vi; ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis.

5 Kaj post tio mi rigardis, kaj malfermiĝis la templo de la
tabernaklo de la atesto en la ĉielo; 6 kaj elvenis el la templo
la sep anĝeloj, havante la sep plagojn, vestite per linaĵo pura
kaj luma, kaj zonite ĉirkaŭ la brusto per ora zono. 7 Kaj unu el
la kvar kreitaĵoj donis al la sep anĝeloj sep orajn pelvojn,
plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por ĉiam kaj eterne. 8
Kaj la templo pleniĝis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia
potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, ĝis finiĝos la sep
plagoj de la sep anĝeloj.

Sekva Ĉapitro →