↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 14

1 Kaj mi rigardis, kaj jen la Ŝafido staranta sur la monto Cion,
kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la
nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto. 2 Kaj mi aŭdis
voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de multaj akvoj, kaj kiel voĉon de
granda tondro; kaj la voĉo, kiun mi aŭdis, estis kiel de
harpistoj, harpantaj per siaj harpoj; 3 kaj ili kantas kvazaŭ
novan kanton antaŭ la trono kaj antaŭ la kvar kreitaĵoj kaj la
presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek
kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero. 4 Ili estas tiuj, kiuj ne
malpuriĝis kun virinoj; ĉar ili estas virguloj. Ili estas la
sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn li iras. Ili estas elaĉetitaj el
inter la homoj, la unuaaĵo al Dio kaj al la Ŝafido. 5 Kaj en ilia
buŝo ne troviĝis mensogo; ili estas senkulpaj.

6 Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan
eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj
ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon, 7 kaj dirantan
per granda voĉo: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, ĉar venis la
horo de Lia juĝo; kaj adorkliniĝu al la Kreinto de la ĉielo kaj
la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

8 Kaj alia anĝelo, dua, sekvis, dirante: Falis, falis Babel la
granda, kiu trinkigis ĉiujn naciojn el la vino de la kolero de
ŝia malĉastaĵo.

9 Kaj alia anĝelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda voĉo: Se
iu adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ricevas markon
sur sia frunto aŭ sur sia mano, 10 tiu ankaŭ trinkos el la vino
de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo
de Lia kolero, kaj li turmentiĝos en fajro kaj sulfuro antaŭ la
sanktaj anĝeloj kaj antaŭ la Ŝafido; 11 kaj la fumo de ilia
turmento leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj ne havas paŭzon tage
kaj nokte tiuj, kiuj adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo,
kaj ĉiu, kiu ricevas la markon de ĝia nomo. 12 Ĉi tie estas la
pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la
fidon de Jesuo.

13 Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Skribu: Feliĉaj
estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras
la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; ĉar iliaj faroj
sekvas kun ili.

14 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto,
simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj
en sia mano akran rikoltilon. 15 Kaj alia anĝelo eliris el la
templo, kriante per granda voĉo al la sidanta sur la nubo: Sendu
vian rikoltilon, kaj rikoltu; ĉar venis la horo por rikolti, ĉar
la rikolto de la tero tromaturiĝis. 16 Kaj la sidanta sur la nubo
ĵetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltiĝis.

17 Kaj alia anĝelo eliris el la enĉiela templo, ankaŭ havante
akran rikoltilon. 18 Kaj alia anĝelo eliris el la altaro, havante
aŭtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda voĉo al la
portanto de la akra rikoltilo, dirante: Sendu vian akran
rikoltilon, kaj detranĉu la vinberarojn de la vinberarbo de la
tero; ĉar tute maturiĝis ĝiaj vinberoj. 19 Kaj la anĝelo ĵetis
sian rikoltilon en la teron kaj detranĉis la vinberarbon de la
tero kaj ĵetis ĝin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio.
20 Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris
sango el la vinpremilo, ĝis la bridoj de la ĉevaloj, en la spaco
de mil sescent stadioj.

Sekva Ĉapitro →