↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 16

1 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la templo, dirantan al la sep
anĝeloj: Iru, kaj elverŝu sur la teron la sep pelvojn de la
kolero de Dio.

2 Kaj la unua foriris, kaj elverŝis sian pelvon sur la teron; kaj
fariĝis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la
markon de la besto kaj kiuj adorkliniĝis al ĝia bildo.

3 Kaj la dua elverŝis sian pelvon en la maron; kaj fariĝis sango,
kiel de mortinto; kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro.

4 Kaj la tria elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la
fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango. 5 Kaj mi aŭdis la anĝelon de
la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la
Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis; 6 ĉar ili elverŝis la sangon de
sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili
tion meritas. 7 Kaj mi aŭdis la altaron dirantan: Vere, ho Dio,
la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj.

8 Kaj la kvara elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis
donite al ĝi brulvundi homojn per fajro. 9 Kaj la homoj
brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de
Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis,
por doni al Li gloron.

10 Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto;
kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro
dolorego, 11 kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj
doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.

12 Kaj la sesa elverŝis sian pelvon sur la grandan riveron, la
riveron Eŭfrato; kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo
de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo. 13 Kaj mi vidis tri
malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la
drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa
profeto; 14 ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn;
ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la
milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca. 15 (Jen mi venas
kvazaŭ ŝtelisto. Feliĉa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn
vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.) 16
Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har-
Magedon.

17 Kaj la sepa anĝelo elverŝis sian pelvon sur la aeron; kaj
eliris granda voĉo el la templo, for de la trono, dirante:
Fariĝis! 18 kaj okazis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj; kaj okazis
granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la
tero, tiela tertremo, tiel granda. 19 Kaj la granda urbo disiĝis
en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la
granda estis memorata antaŭ Dio, por doni al ĝi la pokalon de la
vino de la furiozeco de Lia kolero. 20 Kaj ĉiu insulo forflugis,
kaj la montoj ne troviĝis. 21 Kaj granda hajlo, peza kvazaŭ po
talanto, falis el la ĉielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis
Dion pro la plago de la hajlo; ĉar ĝia plago estas treege granda.

Sekva Ĉapitro →