↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 13

1 kaj ĝi staris sur la sablo de la maro.

Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek
kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj
sur siaj kapoj nomojn de blasfemo. 2 Kaj la besto, kiun mi vidis,
estis simila al leopardo, kaj ĝiaj piedoj estis kiel de urso, kaj
ĝia buŝo kiel buŝo de leono; kaj la drako donis al ĝi sian
potencon kaj sian tronon kaj grandan aŭtoritaton. 3 Kaj mi vidis
unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo
saniĝis; kaj la tuta tero miris post la besto; 4 kaj ili
adorkliniĝis al la drako, ĉar ĝi donis sian aŭtoritaton al la
besto; kaj ili adorkliniĝis al la besto, dirante: Kiu estas
simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraŭ ĝi? 5 kaj estis
donita al ĝi buŝo, parolanta grandaĵojn kaj blasfemaĵojn; kaj
estis donita al ĝi aŭtoritato agadi dum kvardek du monatoj. 6 Kaj
ĝi malfermis la buŝon por blasfemoj kontraŭ Dio, por blasfemi
Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la loĝantojn de la ĉielo. 7
Kaj estis donite al ĝi fari militon kontraŭ la sanktuloj, kaj
venki ilin; kaj estis donita al ĝi aŭtoritato sur ĉiu tribo kaj
popolo kaj lingvo kaj nacio. 8 Kaj adorkliniĝos al ĝi ĉiuj
loĝantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de
vivo, libro de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo. 9
Se iu havas orelon, tiu aŭskultu. 10 Se iu malliberigas, en
malliberecon li iras; se iu per la glavo mortigos, li devas per
la glavo esti mortigita. Ĉi tie estas la pacienco kaj la fido de
la sanktuloj.

11 Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj ĝi
havis du kornojn, simile al ŝafido, kaj ĝi parolis kiel drako. 12
Kaj ĝi ekzercas la tutan aŭtoritaton de la unua besto antaŭ ĝi.
Kaj ĝi devigas la teron kaj la loĝantojn sur ĝi adorkliniĝi al la
unua besto, kies morta vundo saniĝis. 13 Kaj ĝi faras grandajn
signojn, devigante eĉ fajron malsupreniri el la ĉielo sur la
teron antaŭ la homoj. 14 Kaj ĝi trompas la loĝantojn de la tero
per la signoj, kiujn estis donite al ĝi fari antaŭ la besto;
dirante al la loĝantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la
besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis. 15 Kaj estis donite,
ke ĝi donu spiron al la bildo de la besto, por ke eĉ parolu la
bildo de la besto, kaj faru, ke ĉiuj, kiuj ne volas adorkliniĝi
al la bildo de la besto, estu mortigitaj. 16 Kaj ĝi devigas
ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la riĉajn kaj la
malriĉajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la
dekstra mano aŭ sur la frunto; 17 por ke neniu povu aĉeti aŭ
vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aŭ
la numeron de ĝia nomo. 18 Ĉi tie estas saĝeco. Kiu havas
prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; ĉar ĝi estas la
numero de homo; kaj ĝia numero estas sescent sesdek ses.

Sekva Ĉapitro →