↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 12

1 Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la
suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek
du steloj; 2 kaj estante graveda, ŝi ekkriis, naskodolorigate kaj
suferante por naski. 3 Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo; kaj
jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj
sur siaj kapoj sep diademojn. 4 Kaj ĝia vosto trenis trionon de
la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron; kaj la drako
staris antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta,
ĝi formanĝu ŝian infanon. 5 Kaj ŝi naskis filon, viran infanon,
kiu regos ĉiujn naciojn per fera sceptro; kaj ŝia infano estis
forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono. 6 Kaj la virino
forkuris en la dezerton, kie ŝi havis lokon pretigitan de Dio,
por ke tie oni nutru ŝin mil ducent sesdek tagojn.

7 Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj
ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj
anĝeloj; 8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko
en la ĉielo. 9 Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva
serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta
mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi.
10 Kaj mi aŭdis grandan voĉon en la ĉielo, dirantan: Nun fariĝis
la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la
aŭtoritato de Lia Kristo; ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de
niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio. 11 Kaj
ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia
atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem. 12 Pro tio
ĝoju, ho ĉieloj, kaj vi, kiuj en ili loĝas. Ve al la tero kaj al
la maro! ĉar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan
koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.

13 Kaj kiam la drako vidis, ke ĝi estas ĵetita sur la teron, ĝi
persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon. 14 Kaj al la
virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke ŝi
flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie ŝi estas nutrata tempon
kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizaĝo de la serpento. 15
Kaj la serpento elĵetis el sia buŝo, post la virinon, akvon
kvazaŭ riveron, por ke ĝi igu ŝin forportiĝi de la fluo. 16 Kaj
la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian buŝon, kaj
englutis la riveron, kiun la drako elĵetis el sia buŝo. 17 Kaj la
drako furiozis kontraŭ la virino, kaj foriris, por fari militon
kontraŭ la restintojn de ŝia idaro, kiuj observas la ordonojn de
Dio kaj havas la ateston de Jesuo;

Sekva Ĉapitro →