↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 11

1 Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris:
Leviĝu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la
adorantojn en ĝi. 2 Kaj la korton ekster la templo preterlasu,
kaj ne mezuru ĝin, ĉar ĝi estas donita al la nacioj; kaj la
sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn. 3 Kaj mi donos
komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent
sesdek tagojn, vestite per sakaĵo. 4 Ili estas la du olivarboj
kaj la du lampingoj, starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero. 5 Kaj
se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia buŝo kaj
formanĝas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin,
tiamaniere li devas esti mortigita. 6 Ili havas la povon fermi la
ĉielon, por ke ne pluvu dum la tagoj de ilia profetado; kaj ili
havas povon super la akvoj, por ŝanĝi ilin en sangon, kaj frapi
la teron per ĉia plago ĉiufoje, kiam ili volos. 7 Kaj kiam ili
finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros
militon kontraŭ ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin. 8 Kaj
iliaj kadavroj kuŝas sur la strato de la granda urbo, kiu nomiĝas
laŭspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaŭ ilia Sinjoro estis
krucumita. 9 Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj
oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne
lasas meti iliajn kadavrojn en tombon. 10 Kaj la loĝantoj sur la
tero ĝojas pri ili, kaj gajiĝas; kaj ili sendos donacojn unu al
la alia; ĉar tiuj du profetoj turmentadis la loĝantojn sur la
tero. 11 Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el
Dio eniris en ilin, kaj ili stariĝis sur siaj piedoj; kaj granda
timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis. 12 Kaj ili aŭdis
grandan voĉon el la ĉielo, dirantan al ili: Suprenvenu ĉi tien.
Kaj ili supreniris en la ĉielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj
rigardis ilin. 13 Kaj en tiu horo fariĝis granda tertremo, kaj
dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj;
kaj la ceteraj pleniĝis de timo, kaj donis laŭdon al la Dio de la
ĉielo.

14 La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.

15 Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la
ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro
kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne. 16 Kaj la
dudek kvar presbiteroj, kiuj antaŭ Dio sidas sur siaj tronoj,
falis sur la vizaĝon kaj adorkliniĝis al Dio, 17 dirante: Ni
dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj
estis; ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis. 18 Kaj la
nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la
mortintoj, por esti juĝataj, kaj la tempo doni la rekompencon al
Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la
timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la
detruantojn de la tero.

19 Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio, kaj vidiĝis en Lia
templo la kesto de Lia interligo; kaj fariĝis fulmoj kaj voĉoj
kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.

Sekva Ĉapitro →