↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 10

1 Kaj mi vidis alian fortan anĝelon, malsuprenirantan el la
ĉielo, vestitan per nubo; kaj la ĉielarko estis super lia kapo,
kaj lia vizaĝo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj
el fajro; 2 kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li
metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la
teron; 3 kaj li ekkriis per granda voĉo, kiel leono blekas; kaj
kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj voĉoj. 4 Kaj kiam
la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi aŭdis voĉon el la
ĉielo, dirantan: Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj
ĝin ne skribu. 5 Kaj la anĝelo, kiun mi vidis staranta sur la
maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la ĉielo, 6
kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon
kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en
ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu
ekzistos; 7 sed en la tagoj de la voĉo de la sepa anĝelo, kiam li
tuj trumpetos, tiam finiĝos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis
al Siaj servistoj, la profetoj. 8 Kaj la voĉo, kiun mi aŭdis el
la ĉielo, parolis al mi denove, dirante: Iru, prenu la libreton
malfermitan en la mano de la anĝelo, staranta sur la maro kaj sur
la tero. 9 Kaj mi iris al la anĝelo, kaj diris al li: Donu al mi
la libreton. Kaj li diris al mi: Prenu ĝin, kaj formanĝu ĝin; kaj
ĝi maldolĉigos al vi la ventron, sed en via buŝo ĝi estos dolĉa
kiel mielo. 10 Kaj mi prenis la libreton el la mano de la anĝelo,
kaj formanĝis ĝin; kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa kiel mielo, kaj
kiam mi ĝin manĝis, mia ventro maldolĉiĝis. 11 Kaj ili diris al
mi: Vi devas denove profeti ĉe multaj popoloj kaj nacioj kaj
lingvoj kaj reĝoj.

Sekva Ĉapitro →