↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 9

1 Kaj la kvina anĝelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la ĉielo
falintan sur la teron; kaj al li estis donita la ŝlosilo de la
puto de la abismo. 2 Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj
el la puto leviĝadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj
mallumiĝis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto. 3 Kaj el
la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita
povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero. 4 Kaj estis
ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian
verdaĵon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur
la frunto la sigelon de Dio. 5 Kaj al ili estis komisiite, ke ili
ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj kvin monatojn; kaj
ilia turmento estis kiel turmento de skorpio, kiam ĝi pikvundas
homon. 6 Kaj en tiuj tagoj la homoj serĉos morton, kaj ĝin tute
ne trovos; kaj ili deziregos morti, kaj morto forflugos de ili. 7
Kaj la formoj de la akridoj similis ĉevalojn, pretigitajn por
milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaŭ kronoj similaj al oro,
kaj iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝoj de homoj. 8 Kaj ili havis
harojn kiel haroj de virinoj, kaj iliaj dentoj estis kiel de
leonoj. 9 Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la
sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de ĉaroj, de multe da
ĉevaloj kurantaj en militon. 10 Kaj ili havis vostojn similajn al
vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia
kapablo difekti la homojn kvin monatojn. 11 Ili havis super si
reĝon, la anĝelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea
lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion.

12 La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraŭ du Veoj.

13 Kaj la sesa anĝelo trumpetis, kaj mi aŭdis voĉon el la kornoj
de la ora altaro, kiu staras antaŭ Dio, 14 dirantan al la sesa
anĝelo, kiu havis la trumpeton: Malligu la kvar anĝelojn,
ligitajn apud la granda rivero Eŭfrato. 15 Kaj malligiĝis la kvar
anĝeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por
ke ili mortigu trionon de la homoj. 16 Kaj la nombro de la armeoj
de la kavalerio estis ducent milionoj; mi aŭdis ilian nombron. 17
Kaj tiel mi vidis la ĉevalojn en la vizio, kaj la sidantajn sur
ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el
sulfuro; kaj la kapoj de la ĉevaloj estis kiel kapoj de leonoj,
kaj el iliaj buŝoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro. 18 Per tiuj
tri plagoj triono de la homoj estis mortigita, per la fajro kaj
la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj buŝoj. 19 Ĉar la
kapablo de la ĉevaloj estas en iliaj buŝoj kaj en iliaj vostoj;
ĉar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn; kaj per ĉi
tiuj ili vundas. 20 Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis
mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj,
por ne adorkliniĝi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj arĝentaj
kaj kupraj kaj ŝtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek aŭdi,
nek marŝi; 21 kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj
sorĉoj, nek pri sia malĉastado, nek pri siaj ŝteloj.

Sekva Ĉapitro →