↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 8

1 Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, fariĝis silento en la
ĉielo por ĉirkaŭ duono de horo. 2 Kaj mi vidis la sep anĝelojn,
kiuj staras antaŭ Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj.

3 Kaj alia anĝelo venis, kaj staris apud la altaro, havante
incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke
li aldonu ĝin al la preĝoj de ĉiuj sanktuloj sur la altaro ora,
kiu estis antaŭ la trono. 4 Kaj la fumo de la incenso, kun la
preĝoj de la sanktuloj, leviĝis antaŭ Dio el la mano de la
anĝelo. 5 Kaj la anĝelo prenis la incensilon, kaj li plenigis ĝin
per la fajro de la altaro, kaj ĵetis ĝin sur la teron; kaj
fariĝis tondroj kaj voĉoj kaj fulmoj kaj tertremo.

6 Kaj la sep anĝeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis,
por trumpeti.

7 Kaj la unua trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj
kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la
tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta
verda herbo forbrulis.

8 Kaj la dua anĝelo trumpetis, kaj kvazaŭ granda monto, per fajro
brulanta, estis ĵetita en la maron; kaj triono de la maro fariĝis
sango; 9 kaj mortis triono de la kreitaĵoj en la maro, kiuj havis
vivon; kaj triono de la ŝipoj pereis.

10 Kaj la tria anĝelo trumpetis, kaj falis el la ĉielo granda
stelo, brulanta kiel torĉo, kaj ĝi falis sur trionon de la
riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj; 11 kaj la nomo de la
stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj fariĝis absintaĵo;
kaj multe da homoj mortis de la akvoj, ĉar ili maldolĉiĝis.

12 Kaj la kvara anĝelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la
suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke
mallumiĝu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago,
kaj por la nokto tiel same.

13 Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis unu aglon, flugantan en meza
ĉielo, dirantan per granda voĉo: Ve! ve! ve al la loĝantoj sur la
tero, pro la ceteraj voĉoj trumpetaj de la tri anĝeloj ankoraŭ
trumpetontaj!

Sekva Ĉapitro →