↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 7

1 Post tio mi vidis kvar anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj
de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne
blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon. 2
Kaj mi vidis alian anĝelon suprenirantan de la sunleviĝo,
havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda
voĉo al la kvar anĝeloj, al kiuj estis donite difekti la teron
kaj la maron, 3 dirante: Ne difektu la teron, nek la maron, nek
la arbojn, antaŭ ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de
nia Dio. 4 Kaj mi aŭdis la nombron de la sigelitoj, cent kvardek
kvar miloj, sigelitaj el ĉiuj triboj de la Izraelidoj:

5    El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj;
     El la tribo de Ruben, dek du miloj;
     El la tribo de Gad, dek du miloj;
6    El la tribo de Aŝer, dek du miloj;
     El la tribo de Naftali, dek du miloj;
     El la tribo de Manase, dek du miloj;
7    El la tribo de Simeon, dek du miloj;
     El la tribo de Levi, dek du miloj;
     El la tribo de Isaĥar, dek du miloj;
8    El la tribo de Zebulun, dek du miloj;
     El la tribo de Jozef, dek du miloj;
     El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.

9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis
kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj
lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj
per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; 10 kaj ili
kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur
la trono, kaj al la Ŝafido. 11 Kaj ĉiuj anĝeloj staris ĉirkaŭ la
trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur
sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio, 12 dirante:
Amen; La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la
honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj
eterne. Amen. 13 Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al
mi: Kiuj estas ĉi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili
venis? 14 Kaj mi diris al li: Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris
al mi: Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili
lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido.
15 Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li
tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos
super ili Sian tabernaklon. 16 Ili ne plu malsatos, nek plu
soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; 17 ĉar la Ŝafido,
kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al
akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.

Sekva Ĉapitro →