↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 6

1 Kaj mi rigardis, kiam la Ŝafido malfermis unu el la sep
sigeloj, kaj mi aŭdis unu el la kvar kreitaĵoj dirantan kvazaŭ
per voĉo de tondro: Venu. 2 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka
ĉevalo, kaj la sidanta sur ĝi havis pafarkon; kaj estis donita al
li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.

3 Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi aŭdis la duan
kreitaĵon dirantan: Venu. 4 Kaj eliris alia ĉevalo, flamkolora;
kaj al la sidanta sur ĝi estis donite forpreni pacon de la tero,
kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda
glavo.

5 Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi aŭdis la trian
kreitaĵon dirantan: Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra ĉevalo;
kaj la sidanta sur ĝi havis en la mano pesilon. 6 Kaj mi aŭdis
kvazaŭ voĉon, meze de la kvar kreitaĵoj, dirantan: Mezuro da
tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la
oleon kaj la vinon ne difektu.

7 Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi aŭdis la voĉon de
la kvara kreitaĵo dirantan: Venu. 8 Kaj mi rigardis, kaj jen pala
ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto; kaj Hades
sekvis kun li. Kaj estis donita al ili aŭtoritato super kvarono
de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto
kaj per la sovaĝaj bestoj de la tero.

9 Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro
la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la
atesto, kiun ili havadis; 10 kaj ili kriis per granda voĉo,
dirante: Ĝis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne juĝas kaj
ne venĝas nian sangon al la loĝantoj sur la tero? 11 Kaj estis
donita al ĉiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili
atendu ankoraŭ kelkan tempon, ĝis ankaŭ iliaj kunservistoj kaj
iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumiĝos.

12 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj
fariĝis granda tertremo; kaj la suno fariĝis nigra kiel sakaĵo el
haroj, kaj la tuta luno fariĝis kiel sango; 13 kaj la steloj de
la ĉielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento,
ĵetas siajn nematurajn figojn. 14 Kaj la ĉielo formoviĝis, kvazaŭ
kunvolvata libro; kaj ĉiu monto kaj ĉiu insulo formoviĝis de sia
loko. 15 Kaj la reĝoj de la tero kaj la granduloj kaj la
milestroj kaj la riĉuloj kaj la fortuloj kaj ĉiu sklavo kaj ĉiu
liberulo sin kaŝis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la
montoj; 16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj: Falu sur
nin, kaj nin kaŝu for de la vizaĝo de la Sidanto sur la trono,
kaj for de la kolero de la Ŝafido; 17 ĉar venis la granda tago de
ilia kolero; kaj kiu povas stari?

Sekva Ĉapitro →