↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Johano

Ĉapitro 4

1 Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili
estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. 2
Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu
konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio; 3 kaj
ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu
estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas;
kaj nun ĝi jam estas en la mondo. 4 Infanetoj, vi estas el Dio,
kaj ilin venkis; ĉar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol
tiu, kiu estas en la mondo. 5 Ili estas el la mondo; pro tio ili
parolas laŭ la mondo, kaj la mondo ilin aŭskultas. 6 Ni estas el
Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu
nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la
spiriton de eraro.

7 Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu,
kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas. 8 Kiu ne amas, tiu ne
konas Dion, ĉar Dio estas amo. 9 Jen kiel la amo de Dio
elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon
solenaskitan, por ke ni vivu per li. 
10 Jen estas la amo, ne ke
ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel
repacigon pro niaj pekoj. 11 Amataj, se Dio tiel amis nin, ni
ankaŭ devus ami unu la alian. 12 Dion neniu iam vidis; se ni
reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektiĝis en
ni; 13 jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni: ĉar
el Sia Spirito Li donis al ni. 14 Kaj ni vidis kaj atestas, ke la
Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo. 15 En ĉiu
ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj
li en Dio. 16 Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al
ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj
Dio restas en li. 17 Jen kiel amo perfektiĝis ĉe ni: ke ni havu
kuraĝon en la tago de juĝo; ĉar ĝuste kia li estas, tiaj ankaŭ ni
estas en ĉi tiu mondo. 18 Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta
amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne
perfektiĝas en amo. 19 Ni amas, ĉar Li unue nin amis. 20 Se iu
diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton--tiu estas
mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne
povas ami Dion, kiun li ne vidis. 21 Kaj la jenan ordonon ni
havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.

Sekva Ĉapitro →