↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Johano

Ĉapitro 3

1 Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj
infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas,
ĉar ĝi Lin ne konis. 2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj
ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li
elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li
estas. 3 Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin
sanktigas tiel same, kiel li estas sankta. 4 Ĉiu, kiu faras
pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco. 5
Kaj vi scias, ke li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne
estas en li. 6 Ĉiu, kiu restas en li, ne pekas; ĉiu pekanto lin
ne vidis, nek lin konas. 7 Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu
faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa; 8
kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de
la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu
la farojn de la diablo. 9 Ĉiu, kiu naskiĝis de Dio, ne faras
pekon, ĉar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, ĉar li
naskiĝis de Dio. 10 Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj
la infanoj de la diablo: ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de
Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton. 11 Ĉar jen estas la
anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian; 12
ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj
pro kio li lin mortigis? Ĉar liaj faroj estis malbonaj, kaj la
faroj de lia frato estis justaj.

13 Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas. 14 Ni scias, ke ni
jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas,
tiu restas en morto. 15 Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas
hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon
eternan, restantan en li. 16 Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li
demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la
fratoj. 17 Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton
havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo
de Dio restas en li? 18 Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ
lango, sed laŭ faro kaj vero. 19 Per tio ni scios, ke ni estas el
la vero, kaj ni certigos nian koron antaŭ Li 20 en ĉio ajn, pri
kio nia koro nin kondamnas; ĉar Dio estas pli granda ol nia koro,
kaj scias ĉion. 21 Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas
kuraĝon antaŭ Dio; 22 kaj ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de
Li, ĉar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio plaĉas
antaŭ Li. 23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de
Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li
al ni donis ordonon. 24 Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en
Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en
ni: per la Spirito, kiun Li donis al ni.

Sekva Ĉapitro →