↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Johano

Ĉapitro 5

1 Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj
ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li. 2 Per
tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion
kaj plenumas Liajn ordonojn. 3 Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni
observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj. 4 Ĉar
ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la
venko venkinta la mondon: nia fido. 5 Kaj kiu estas la venkanto
de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio?
6 Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne
sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango. 7 Kaj la Spirito
estas la atestanto, ĉar la Spirito estas la vero. 8 Ĉar tri estas
la atestantoj: la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri
en unu konsentas. 9 Se ni akceptas la ateston de homoj, pli
granda estas la atesto de Dio; ĉar jen estas la atesto de Dio: ke
Li atestis pri Sia Filo. 10 Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu
havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin
mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis
pri Sia Filo. 11 Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la
vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. 12 Kiu havas la
Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la
vivon ne havas.

13 Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon
eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio. 14 Kaj
jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li: ke se ni ion petas
laŭ lia volo, Li nin aŭskultas; 15 kaj se ni scias, ke kion ajn
ni petas, Li nin aŭskultas, ni scias, ke ni havas la petojn,
kiujn ni petis de Li. 16 Se iu vidas sian fraton pekantan pekon
ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj
ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li
petegu. 17 Ĉia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al
morto.

18 Ni scias, ke ĉiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el
Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tuŝas. 19 Ni scias, ke ni
el Dio estas, kaj la tuta mondo kuŝas en la malbonulo. 20 Kaj ni
scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke
ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo,
Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna. 21
Infanetoj, gardu vin kontraŭ idoloj.