↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Petro

Ĉapitro 4

1 Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la
sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj; 2
por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laŭ la
voluptoj de homoj, sed laŭ la volo de Dio. 3 Ĉar la tempo pasinta
sufiĉas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en
diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj
abomenaj idolkultoj; 4 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun
ili en la saman superfluon de diboĉado, kaj ili kalumnias vin; 5
ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn. 6 Ĉar por tio ankaŭ la evangelio estas anoncita al la
mortintoj, por ke ili estu korpe juĝitaj laŭ homoj, sed spirite
vivu laŭ Dio.

7 Sed la fino de ĉio alproksimiĝas; prudentiĝu do, kaj sobriĝu
por preĝoj; 8 antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar
amo kovras amason da pekoj; 9 estu gastamaj unu al alia sen
murmurado; 10 laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin
administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la
diversaspeca graco de Dio; 11 se iu parolas, li parolu kvazaŭ
orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la
forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per
Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj
eterne. Amen.

12 Amataj, ne surpriziĝu pri la fajrego ĉe vi okazanta por provi
vin, kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi; 13 sed laŭ tio, ke vi
partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju; por ke ankaŭ en la
elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege. 14 Se vi estas riproĉataj
pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas; ĉar la Spirito de
gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi. 15 Nur neniu el vi
suferu kiel mortiginto, aŭ ŝtelisto, aŭ malbonfarinto, aŭ kiel
sintrudanto en malpropraj aferoj; 16 sed se iu suferas kiel
Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo. 17 Ĉar jam
venis la tempo por la komenco de la juĝo ĉe la domo de Dio; kaj
se ĝi komenciĝas ĉe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas
al la evangelio de Dio? 18 Kaj se justulo apenaŭ saviĝas, kie
aperos malpiulo kaj pekulo? 19 Tial ankaŭ tiuj, kiuj suferas laŭ
la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela
Kreinto.

Sekva Ĉapitro →