↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Petro

Ĉapitro 3

1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke,
eĉ se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj
per la konduto de siaj edzinoj, 2 rigardante vian konduton kun
timo ĉastan. 3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de
harplektado kaj orportado, aŭ la surmetado de vestoj; 4 sed la
kaŝita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda
kaj trankvila, kiu estas multevalora antaŭ Dio. 5 Ĉar tiel same
ankaŭ, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al
Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj; 6 kiel
Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi
fariĝis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.

7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laŭscie, donante
honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante
ankaŭ kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj
preĝoj ne malhelpiĝu.

8 Fine, estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj,
humilanimaj; 9 ne repagantaj malbonon kontraŭ malbono, nek
insulton kontraŭ insulto, sed kontraŭe benadantaj; ĉar al tio vi
estas vokitaj, por ke vi heredu benon. 10 Ĉar:

     Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn,
     Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono,
     Kaj sian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
11   Li dekliniĝu de malbono kaj faru bonon,
     Li serĉu pacon, kaj ĉasu ĝin.
12   Ĉar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,
     Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj;
     Sed la vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras
          malbonon.

13 Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi fariĝos fervoraj en la
bono? 14 Sed se vi eĉ suferus pro justeco, feliĉegaj vi estus;
kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviliĝu; 15 sed la Sinjoron
Kriston sanktigu en viaj koroj; estu ĉiam pretaj doni defendan
respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en
vi, sed kun humileco kaj timo; 16 havantaj bonan konsciencon; por
ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian
bonan konduton en Kristo. 17 Ĉar pli bone estus, se tiel volus
Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado. 18 Ĉar Kristo
ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke
li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la
spirito; 19 en kiu ankaŭ li iris kaj predikis al la enkarceraj
spiritoj, 20 kiuj iam malobeis, kiam la longedaŭra pacienco de
Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en
kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsaviĝis tra akvo; 21 kiu
ankaŭ vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la
karna malpuraĵo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la
releviĝo de Jesuo Kristo; 22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en
la ĉielon; al li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas
submetitaj.

Sekva Ĉapitro →