↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Petro

Ĉapitro 5

1 La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero
kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la
malkaŝota gloro: 2 Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin,
ne devige, sed volonte, laŭ Dio; ne pro avideco, sed bonvole; 3
ne kvazaŭ sinjorante super la heredo, sed fariĝante ekzemploj al
la grego. 4 Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la
nevelkontan kronon de gloro. 5 Tiel same, vi plijunuloj, submetu
vin al la pliaĝuloj. Tial ankaŭ vi ĉiuj submetu vin unu al la
alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la
fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. 6 Humiligu vin do sub
la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe; 7
surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi. 8 Estu
sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta
ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti; 9 lin rezistu,
konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumiĝas en
via frataro en la mondo. 10 Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin
alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos,
plifortigos vin ne longe suferintajn. 11 Al Li estu la potenco
por ĉiam kaj eterne. Amen.

12 Per Silvano, la fidela frato, kiel mi opinias, al vi mi
skribis mallonge, konsilante kaj atestante, ke ĉi tio estas la
vera graco de Dio; en ĝi firme staru. 13 Vin salutas la en Babel
kunelektitino, kaj Marko, mia filo. 14 Salutu unu la alian per
ama kiso.

Paco al vi ĉiuj, kiuj estas en Kristo.