↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Petro

Ĉapitro 2

1 Formetinte do ĉian malbonon kaj ĉian trompon kaj hipokritecon
kaj enviojn kaj ĉiajn kalumniojn, 2 kiel ĵusnaskitaj suĉinfanoj,
sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en
savon, 3 se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona; 4 al kiu
alvenante, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio
elektita, honorinda, 5 vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj,
konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn
oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. 
6 Ĉar estas
enhavate en skribo:

     Jen Mi kuŝigas en Cion bazangulan ŝtonon, elektitan,
          valoregan;
     Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.

7 Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por
nefidantoj:

     Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
     Fariĝis ŝtono bazangula;

8 kaj:

     Ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo;

ili falpuŝiĝas pro la vorto, malobeante, por kio ankaŭ ili estas
difinitaj. 9 Sed vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio
sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu,
kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan; 10 kiuj iam
estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antaŭe
nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu
vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraŭ la animo; 12
kondutante dece ĉe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin
kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru
Dion en la tago de vizitado.

13 Submetu vin al ĉiu homa institucio pro la Sinjoro; ĉu al la
reĝo, la superreganto; 14 ĉu al regantoj, kiel liaj senditoj por
venĝo al malbonaguloj kaj por laŭdo al bonaguloj. 15 Ĉar la volo
de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj
malsaĝaj; 16 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco
kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio. 17 Ĉiujn honoru.
La frataron amu. Dion timu. La reĝon honoru.

18 Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun ĉia timo; ne sole
al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaŭ al la malbonhumoraj. 19 Ĉar
tio estas laŭdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas
malĝojon, suferante maljuste. 20 Ĉar kia honoro estas, se,
pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se,
bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio
estas laŭdinda antaŭ Dio. 21 Ĉar al ĉi tio vi estas vokitaj; pro
tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi
ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; 22 pekon li ne
faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo; 23 insultate, li ne
insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al
la juste juĝanta; 24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur
la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por
justeco; per lia vundo vi resaniĝis. 25 Ĉar vi estis kiel ŝafoj
erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Paŝtisto kaj
Episkopo de viaj animoj.

Sekva Ĉapitro →