↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jakobo

Ĉapitro 4

1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? ĉu ne de viaj
voluptoj, militantaj en viaj membroj? 2 Vi deziras, kaj ne havas;
vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj
militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas. 3 Vi petas kaj ne ricevas,
tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.
4 Vi adultulinoj, ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas
malamikeco al Dio? Ĉiu do, kiu volas esti amiko de la mondo,
fariĝas malamiko de Dio. 5 Aŭ ĉu vi opinias, ke la Skribo vane
parolas? Ĉu la spirito, kiun Li loĝigis en ni, deziregas envieme?
6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite: Dio
kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas
gracon. 7 Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li
forkuros de vi. 8 Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al
vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi
duoblanimuloj. 9 Mizeru kaj malĝoju kaj ploru; via ridado turniĝu
en ploron, kaj via ĝojo en malĝojon. 10 Humiliĝu antaŭ la
Sinjoro, kaj Li vin altigos.

11 Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aŭ
juĝas sian fraton, tiu kalumnias la leĝon kaj juĝas la leĝon; sed
se vi juĝas la leĝon, vi jam estas ne plenumanto de la leĝo, sed
juĝanto. 12 Unu estas la leĝdonisto kaj juĝisto, Tiu, kiu povas
savi aŭ pereigi; kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon?

13 Atentu nun vi, kiuj diras: Hodiaŭ aŭ morgaŭ ni iros al tiu
urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos; 14
kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja
estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas.
15 Anstataŭ diri: Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi
tion aŭ tion. 16 Sed nun vi fieras pri viaj memfidaĵoj; ĉiu tia
singratulado estas malbona. 17 Kiu do scias bonfari, kaj ne
bonfaras, ĉe tiu estas peko.

Sekva Ĉapitro →