↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jakobo

Ĉapitro 5

1 Atentu nun, riĉuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin
alvenontaj. 2 Via riĉo putriĝis, kaj viaj vestoj konsumiĝas de
tineoj. 3 Via oro kaj via arĝento rustiĝis; kaj ilia rusto
atestos kontraŭ vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la
lastaj tagoj vi kolektadis trezoron. 4 Jen krias la de vi trompe
retenata salajro de la laboristoj, kiuj falĉis viajn kampojn; kaj
la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo
Cebaot. 5 Vi luksadis sur la tero, kaj diboĉadis; vi nutradis
viajn korojn en tago de buĉado. 6 Vi kondamnis, vi mortigis la
justulon; li ne kontraŭstaras al vi.

7 Paciencu do, fratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro. Jen la
terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero,
paciencante pri ĝi, ĝis ĝi ricevos la fruan kaj la malfruan
pluvon. 8 Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn; ĉar la
alveno de la Sinjoro alproksimiĝas. 9 Ne murmuru, fratoj, unu
kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj; jen la juĝisto staras
antaŭ la pordoj. 10 Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj
pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro. 11
Jen ni nomas feliĉaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi aŭdis pri
la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke
la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

12 Sed antaŭ ĉio, miaj fratoj, ne ĵuru, nek per la ĉielo, nek per
la tero, nek per ia alia ĵuro; sed via jes estu jes, kaj via ne
estu ne; por ke vi ne falu sub juĝon.

13 Ĉu iu el vi suferas? li preĝu. Ĉu iu estas gaja? li psalme
kantu. 14 Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la
eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo
de la Sinjoro; 15 kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj
la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos
pardonita al li. 16 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj
preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo
multe efikas per sia energio. 17 Elija estis homo samnatura, kiel
ni, kaj li preĝis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la
teron dum tri jaroj kaj ses monatoj. 18 Kaj denove li preĝis; kaj
la ĉielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.

19 Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin
returnos, 20 oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja
forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.