↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jakobo

Ĉapitro 3

1 Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos
pli severan juĝon. 2 Ĉar multokaze ni ĉiuj falpuŝiĝas. Se iu ne
falpuŝiĝas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaŭ
la tutan korpon. 3 Se ni al la ĉevaloj enmetas la bridojn en la
buŝojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaŭ ĉirkaŭturnas ilian tutan
korpon. 4 Jen ankaŭ la ŝipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel
grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre
malgranda direktilo turniĝadas, kien ajn la volo de la
direktilisto decidas. 5 Tiel ankaŭ la lango estas malgranda
membro, kaj fanfaronas grandaĵojn. Jen, kiel grandan arbaron
ekbruligas fajrero! 6 Kaj la lango estas fajro; mondo da
maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la
tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas
ekbruligita de Gehena. 7 Ĉar ĉiun specon de bestoj kaj birdoj, de
rampaĵoj kaj enmaraĵoj la homa raso al si subigas kaj subigis; 8
sed la langon neniu povas subigi; ĝi estas malkvieta malbono,
plena de mortiga veneno. 9 Per ĝi ni benas la Sinjoron kaj
Patron; kaj per ĝi ni malbenas homojn, faritajn laŭ la bildo de
Dio; 10 el la sama buŝo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio
devus ne tiel esti. 11 Ĉu la fonto elŝprucigas el la sama
aperturo dolĉan akvon kaj maldolĉan? 12 ĉu figarbo, miaj fratoj,
povas doni olivojn, aŭ vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas
dolĉaĵon.

13 Kiu inter vi estas saĝa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta
vivado siajn farojn en mildeco de saĝeco. 14 Sed se vi havas
akran ĵaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu
kontraŭ la vero. 15 Ĉi tiu saĝeco ne devenas de supre, sed estas
monda, laŭsenta, demona. 16 Ĉar kie estas ĵaluzo kaj malpaco, tie
estas konfuzo kaj ĉia malnobla ago. 17 Sed la saĝeco, kiu estas
de supre, estas unue ĉasta, poste pacema, milda, cedema, plena de
kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco. 18
Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj
faras pacon.

Sekva Ĉapitro →