↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Timoteo

Ĉapitro 3

1 Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj. 2 Ĉar
homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj,
insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, 3
neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj,
malmildaj, ne bonamantaj, 4 perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj,
plezuron amantaj pli ol Dion; 5 havante ŝajnon de pieco, sed
neinte ĝian potencon; de ĉi tiuj ankaŭ vin forturnu. 6 Ĉar el ĉi
tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsaĝajn
virinojn, ŝarĝitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj
voluptoj, 7 ĉiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio
de la vero. 8 Kaj kiel Janes kaj Jambres kontraŭstaris al Moseo,
tiel same ĉi tiuj ankaŭ kontraŭstaras al la vero, homoj kun
malnobligita spirito, por la fido senvaloraj. 9 Sed ili ne plu
iros antaŭen; ĉar ilia malsaĝeco evidentiĝos al ĉiuj, kiel ankaŭ
fariĝis ĉe tiuj. 10 Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon,
fidon, toleremecon, amon, paciencon, 11 persekutojn, suferojn,
kiaj okazis al mi en Antioĥia, en Ikonio, en Listra; kiajn
persekutojn mi suferis; kaj el ĉio tio la Sinjoro min savis. 12
Jes, kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos
persekutataj. 13 Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj ĉiam iros antaŭen
al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj. 14 Sed restu vi
en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certiĝis, sciante, de kiu
vi ĝin lernis, 15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la
sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido,
kiu estas en Kristo Jesuo. 16 Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas
ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino
en justeco; 17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene
provizita por ĉiu bona laboro.

Sekva Ĉapitro →