↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Timoteo

Ĉapitro 4

1 Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos
la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;
2 prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku,
admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado. 3 Ĉar venos
tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante
jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj;
4 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken
al fabeloj. 5 Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la
laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon. 6 Ĉar mi jam
estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia
foriro. 7 Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi
gardis la fidon; 8 de nun estas konservita por mi la krono de
justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu
tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon.

9 Klopodu veni baldaŭ al mi; 10 ĉar Demas min forlasis, amante la
nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito
al Dalmatujo. 11 Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj
alkonduku lin kun vi, ĉar li utilas al mi por la servado. 12 Sed
Tiĥikon mi sendis al Efeso. 13 La mantelon, kiun mi lasis en
Troas ĉe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe
la pergamenojn. 14 Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da
malbono; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj; 15 kontraŭ li
vi ankaŭ vin gardu, ĉar li multege kontraŭstaris al niaj vortoj.
16 Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis;
tio ne estu kalkulita kontraŭ ili. 17 Sed la Sinjoro staris apud
mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene
publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la
buŝo de la leono. 18 La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro,
kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por
ĉiam kaj eterne. Amen.

19 Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo. 20
Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en
Mileto. 21 Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj
Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj.

22 La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.