↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Timoteo

Ĉapitro 2

1 Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo
Jesuo. 2 Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion
transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn. 3
Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo. 4
Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke
li plaĉu al sia varbinto. 5 Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne
estas kronata, se li ne laŭregule konkuris. 6 La laboranta
terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj. 7 Konsideru
tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri
ĉio. 8 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la
idaro de David, laŭ mia evangelio; 9 en ĝi mi elportas suferadon
ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.
10 Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu
la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. 11 Fidinda estas la
diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li; 12 se ni
suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ
nin malkonfesos; 13 se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne
povas malkonfesi sin mem.

14 Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili
ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por
la aŭdantoj. 15 Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita,
laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero. 16
Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe
da malpieco, 17 kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj
estas Himeneo kaj Fileto, 18 kiuj pri la vero eraris, dirante, ke
la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de
kelkaj. 19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la
jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:
Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro. 20
Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj arĝentaj, sed
ankaŭ lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por
malhonoro. 21 Se do iu purigos sin de ĉi tiuj, li estos vazo por
honoro, sanktigita, taŭga por la mastro, pretigita por ĉiu bona
laboro. 22 Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon,
fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura
koro. 23 Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke
ili naskas malpacojn. 24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne
malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema, 25 en
humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al
ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, 26 kaj por ke ili
sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por
plenumi lian volon.

Sekva Ĉapitro →