↑ Enhavo

II. Timoteo

Ĉapitro 1

1 Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laŭ la
promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo, 2 al Timoteo, mia
amata filo: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de
Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

3 Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura
konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj,
nokte kaj tage 4 sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por
ke mi pleniĝu de ĝojo; 5 ricevinte rememoron pri la sincera fido,
kiu estas en vi, kaj kiu loĝis unue en via avino Lois kaj en via
patrino Eŭnike, kaj, mi konvinkiĝis, en vi ankaŭ. 6 Pro tio mi
memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en
vi per la surmetado de miaj manoj. 7 Ĉar Dio donis al ni spiriton
ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado. 8 Ne
hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia
malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la
potenco de Dio, 9 kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ
niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco
donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj, 10 sed nun
malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis
la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la
evangelio, 11 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj
instruisto. 12 Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas;
ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li
havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago. 13 Konservu
la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi aŭdis de mi, en fido kaj
amo, kiuj estas en Kristo Jesuo. 14 La bonan konfiditaĵon gardu
per la Sankta Spirito, kiu loĝas en ni.

15 Vi scias, ke forturniĝis de mi ĉiuj en Azio, el kiuj estas
Figelo kaj Hermogenes. 16 La Sinjoro donu kompaton al la domo de
Onesiforo; ĉar li ofte min refreŝigis, kaj li ne hontis pri mia
kateno, 17 sed kiam li estis en Romo, li elserĉis min tre
diligente kaj min trovis 18 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu
kompaton ĉe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom
da servoj li faris en Efeso.

Sekva Ĉapitro →