↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Tesalonikanoj

Ĉapitro 2

1 Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro
Jesuo Kristo kaj nian alkolektiĝon al li, 2 ke vi ne fariĝu
facile skueblaj mense, kaj ne konsterniĝu, ĉu per spirito, aŭ per
parolo, aŭ per letero ŝajne de ni, kvazaŭ la tago de la Sinjoro
jam apudestus; 3 neniu vin trompu iamaniere; ĉar nepre antaŭe
okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de
pereo, 4 kiu kontraŭmetas sin kaj levas sin super ĉion, kion oni
nomas Dio aŭ adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio,
elmontrante sin, kvazaŭ li estas Dio. 5 Ĉu vi ne memoras, ke mi
diris tion al vi, dum mi estis kun vi? 6 Kaj nun vi scias, kio
malhelpas, por ke li malkaŝiĝu siatempe. 7 Ĉar la mistero de
maljusteco jam energias; sed restas ankoraŭ la malhelpanto, ĝis
li estos formovita. 8 Kaj tiam malkaŝiĝos la maljustulo, kiun la
Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia buŝo kaj neniigos per
la apero de sia alveno; 9 tiun, kies alveno estas pro la energio
de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj,
10 kaj kun ĉia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke
ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11 Kaj pro
tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos
mensogon; 12 por ke estu juĝataj ĉiuj, kiuj ne kredis la veron,
sed trovis plezuron en maljusteco.

13 Sed ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la
Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la
sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14 al kiu Li vin
vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro
Jesuo Kristo. 15 Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la
tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aŭ per ia letero nia.

16 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis
kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, 17
konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por ĉia bona faro kaj
vorto.

Sekva Ĉapitro →