↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Tesalonikanoj

Ĉapitro 3

1 Fine, fratoj, preĝu por ni, ke la vorto de la Sinjoro
disvastiĝu kaj estu glorata, kiel ankaŭ ĉe vi; 2 kaj ke ni
forsaviĝu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; ĉar ne ĉe ĉiuj
estas la fido. 3 Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos
kaj vin defendos kontraŭ la malbonulo. 4 Sed ni fidas la Sinjoron
rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas. 5 Kaj la
Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la
paciencon de Kristo.

6 Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo
Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde
kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni. 7 Ĉar vi mem
scias, kiel vi devas nin imiti; ĉar ni ne kondutis senorde inter
vi; 8 nek manĝis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado,
nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi;
9 ne kvazaŭ ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo
antaŭ vi, ke vi nin imitu. 10 Ĉar eĉ kiam ni estis ĉe vi, la
jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne
manĝu. 11 Ĉar ni aŭdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj
tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas. 12 Tiajn ni
ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili
laboru kaj manĝu sian propran panon. 13 Sed vi, fratoj, ne laciĝu
en bonfarado. 14 Sed se iu ne obeos al la parolo de ĉi tiu nia
epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li
hontiĝu. 15 Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin
kiel fraton.

16 La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon ĉiutempe kaj
ĉiumaniere. La Sinjoro estu kun vi ĉiuj.

17 La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano, kiu estas la
signo en ĉiu epistolo; tiel mi skribas. 18 La graco de nia
Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.