↑ Enhavo

II. Tesalonikanoj

Ĉapitro 1

1 Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj
en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo: 2 Graco al vi kaj
paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

3 Ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece,
pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka
amo de ĉiu al ĉiu, 4 tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la
eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub ĉiuj viaj
persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas; 5 tio estas
evidenta signo de la justa juĝo de Dio; por ke vi montriĝu indaj
je la regno de Dio, por kiu vi ankaŭ suferas; 6 ĉar estas justaĵo
ĉe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas, 7 kaj al vi,
la afliktataj, ripozon kun ni, ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro
Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco, 8 en flamanta
fajro, por venigi venĝon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne
obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo; 9 kiuj suferos
punadon, eternan detruon de antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kaj de
la gloro de lia potenco, 10 kiam li venos por esti glorata en
siaj sanktuloj, kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis (ĉar nia
atestado ĉe vi estis kredata) en tiu tago. 11 Por tiu celo ni
ankaŭ konstante preĝas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la
voko, kaj kun potenco plenumu ĉiun bonvolon de boneco kaj ĉiun
laboron de fido; 12 por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu
glorata en vi, kaj vi en li, laŭ la graco de nia Dio kaj la
Sinjoro Jesuo Kristo.

Sekva Ĉapitro →