↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Tesalonikanoj

Ĉapitro 4

1 Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro
Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj
plaĉi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli
abunde agu. 2 Ĉar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la
Sinjoro Jesuo. 3 Ĉar jen estas la volo de Dio, via sanktiĝo, ke
vi vin detenu de malĉasteco; 4 ke ĉiu el vi sciu preni al si sian
propran aĵon en sankteco kaj honoro, 5 ne en la pasio de volupto,
kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion; 6 ke neniu peku kaj trompu
sian fraton en ĉi tio; ĉar la Eternulo estas venĝanto en ĉio tio,
kiel ankaŭ ni antaŭavertis vin kaj atestis. 7 Ĉar Dio nin vokis
ne por malpureco, sed por sanktiĝo. 8 Tiu do, kiu malakceptas,
malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan
Spiriton.

9 Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi,
ĉar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian; 10 ĉar vi ja
tion faras al ĉiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed
ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde, 11 kaj ke
vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori
per viaj manoj, ĝuste kiel ni al vi ordonis; 12 por ke vi iradu
konvene antaŭ tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi
manku.

13 Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj
endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas
nenian esperon. 14 Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj
releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio
venigos kun li. 15 Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro,
ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro,
tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj. 16 Ĉar la Sinjoro mem
malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la
ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo
leviĝos la unuaj; 17 poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj,
estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la
Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun la Sinjoro.
18 Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.

Sekva Ĉapitro →