↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Tesalonikanoj

Ĉapitro 5

1 Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni
skribu al vi. 2 Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la
Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto. 3 Dum oni diras: Paco
kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel
naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos. 4 Sed vi,
fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel
ŝtelisto; 5 ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago;
ni ne estas el la nokto, nek el mallumo; 6 tial ni ne dormu, kiel
la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj. 7 Ĉar kiuj dormas, tiuj
dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto.
8 Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la
kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo. 9
Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per
nia Sinjoro Jesuo Kristo, 10 kiu mortis por ni, por ke ni vivu
kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos. 11 Tial admonu vin
reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.

12 Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj
estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, 13 kaj estimi ilin
treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. 14
Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la
nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ
ĉiuj. 15 Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed
ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj. 16
Ĝoju ĉiam; 17 preĝu senĉese; 18 pri ĉio donu dankon; ĉar tia
estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. 19 Ne estingu la
Spiriton; 20 ne malestimu profetaĵojn; 21 elprovu ĉion; tenu
firme tion, kio estas bona; 22 detenu vin de ĉia formo de
malbono.

23 Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj
animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de
nia Sinjoro Jesuo Kristo. 24 Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu
ankaŭ faros.

25 Fratoj, preĝu por ni.

26 Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso. 27 Mi solene petegas vin
per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta
frataro.

28 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.