↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Tesalonikanoj

Ĉapitro 3

1 Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti
lasitaj solaj en Ateno; 2 kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj
servanton de Dio en la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj
konsoli vin pri via fido, 3 por ke neniu estu ŝancelita de tiuj
afliktoj; ĉar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto. 4 Ĉar
kiam ni estis ĉe vi, ni antaŭdiris al vi, ke ni nepre suferos;
kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias. 5 Pro tio mi ankaŭ,
kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certiĝu
pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia
laboro fariĝos senutila. 6 Sed kiam Timoteo, ĵus veninte al ni de
vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke
vi ĉiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaŭ
vin, 7 pro tio ni konsoliĝis, fratoj, pri vi, en ĉia nia malĝojo
kaj aflikto, per via fido; 8 ĉar nun ni vivas, se vi staras firme
en la Sinjoro. 9 Ĉar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi,
pro la tuta ĝojo, per kiu ni ĝojas pro vi antaŭ Dio; 10 nokte kaj
tage preĝante fervore, ke ni povu vidi vian vizaĝon kaj
perfektigi la mankojn de via fido?

11 Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon
al vi; 12 kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon
de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin; 13 por ke li
faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

Sekva Ĉapitro →