↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Tesalonikanoj

Ĉapitro 2

1 Ĉar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montriĝis
senfrukta; 2 sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi
scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio
meze de granda konflikto. 3 Ĉar nia instruado ne devenis de
eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo; 4 sed kiel Dio
nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas,
por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn. 5
Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun
avideca preteksto (Dio estas atestanto), 6 nek celante homan
gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj,
kiel apostoloj de Kristo. 7 Sed ni estis mildaj inter vi, kiel
vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; 8 tiel same ni,
sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne
nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar
vi fariĝis por ni tre karaj. 9 Ĉar vi memoras, fratoj, nian
penadon kaj laboregon: nokte kaj tage laborante, por ke ni ne
fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de
Dio. 10 Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaŭ, kiel sankte kaj juste
kaj senkulpe ni kondutis ĉe vi kredantoj; 11 kiel vi scias, ke
por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante
kaj kuraĝigante, kaj petegante, 12 ke vi iradu inde je Dio, kiu
vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

13 Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia
parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed,
kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi,
kiuj kredas. 14 Ĉar vi, fratoj, fariĝis imitantoj de la eklezioj
de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; ĉar tiajn samajn
suferojn vi ankaŭ spertis ĉe viaj samlandanoj, kiajn tiuj ĉe la
Judoj, 15 kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj
nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj
homoj; 16 ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili
saviĝu, por kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin
venis la kolero ĝis ekstrema mezuro.

17 Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne
kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa
sopiro; 18 ĉar ni deziris veni al vi; mi, Paŭlo, tion deziris pli
ol unufoje; sed malhelpis nin Satano. 19 Ĉar kio estas nia
espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi,
antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno? 20 Ĉar vi estas nia
gloro kaj nia ĝojo.

Sekva Ĉapitro →