↑ Enhavo

I. Tesalonikanoj

Ĉapitro 1

1 Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj
en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo: Graco al vi kaj
paco.

2 Ni ĉiam dankas Dion pri vi ĉiuj, memorigante pri vi en niaj
preĝoj; 3 memorante senĉese vian laboron de fido kaj penadon de
amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaŭ
nia Dio kaj Patro; 4 sciante, fratoj, amataj de Dio, vian
elekton, 5 ĉar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaŭ
kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi
scias, kiaj homoj ni ĉe vi montriĝis pro vi. 6 Kaj vi fariĝis
imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe
da aflikto, kun ĝojo de la Sankta Spirito; 7 tiel, ke vi fariĝis
modelo por ĉiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Aĥaja lando. 8
Ĉar de vi la vorto de la Sinjoro estas diseĥita ne nur en
Makedonujo kaj la Aĥaja lando, sed en ĉiu loko via fido al Dio
disvastiĝis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion. 9 Ĉar ili mem pri
ni rakontas, kian alvenon ni havis ĉe vi; kaj kiel vi vin turnis
al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion, 10 kaj
atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la
mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

Sekva Ĉapitro →