↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Efesanoj

Ĉapitro 5

1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; 2 kaj iradu en
amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj
oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo. 3 Sed malĉasteco kaj ĉia
malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por
sanktuloj; 4 nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro
libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo. 5 Ĉar
vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu
estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj
Dio. 
6 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj
venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio. 7 Ne estu do
partoprenantoj kun ili; 8 ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi
estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo 9 (ĉar la
frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero), 10
provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro; 11 kaj ne partoprenu kun
la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin; 12 ĉar
estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete. 13 Sed
ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio
elmontrata estas lumo. 14 Tial estas dirite: Vekiĝu, dormanto,
kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.

15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsaĝaj, sed kiel
saĝaj; 16 elaĉetante la tempon, ĉar malbonaj estas la tagoj. 17
Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la
Sinjoro. 18 Kaj ne ebriiĝu per vino, en kio estas diboĉo, sed
pleniĝu per la Spirito; 19 parolante unu al alia per psalmoj kaj
himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj
al la Sinjoro, 20 dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la
nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo; 21 submetiĝante unu al alia en
la timo al Kristo.

22 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la
Sinjoro. 23 Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo
estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. 24
Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al
edzoj en ĉio. 25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la
eklezion kaj pro ĝi sin donis, 26 por ke li sanktigu ĝin per
akvolavo, kun la vorto, 27 por ke li starigu ĝin antaŭ si glora
eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed
por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta. 28 Tiel same devas edzoj
ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian
edzinon, tiu amas sin mem; 29 ĉar oni neniam malamas sian propran
karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la
eklezion; 30 ĉar ni estas membroj de lia korpo. 31 Tial viro
forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino,
kaj ili du estos unu karno. 32 Ĉi tiu mistero estas granda, sed
mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. 33 Tamen ankaŭ ĉiu el vi
individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian
edzon.

Sekva Ĉapitro →