↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Efesanoj

Ĉapitro 4

1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu
inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, 2 kun ĉia humileco kaj
mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, 3
penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. 4
Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en
unu espero de via voko; 5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6 unu
Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en
ĉiuj. 7 Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de
la dono de Kristo. 8 Tial li diras:

     Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn,
     Kaj donis donacojn al homoj.

9 (Ĉi tio do: Li supreniris--kio ĝi estas krom tio, ke li ankaŭ
antaŭe malsupreniris ĝis la profundaĵoj de la tero? 10 La
malsuprenirinto--tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj
ĉieloj, por plenigi ĉion.) 
11 Kaj unujn li donis por esti
apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn,
paŝtistoj kaj instruistoj; 12 por perfektigo de la sanktuloj, por
la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, 13
ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la
Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco
de la pleneco de Kristo; 14 por ke ni jam ne estu infanoj, onde
ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado
de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; 15 sed parolante la
veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo,
Kristo, 16 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra
ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de
ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne
plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj
mensoj, 18 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo
de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia
koro; 19 kiuj, sensentiĝinte, fordonis sin al malĉasteco por la
praktikado de ĉia malpureco kun avideco. 20 Sed vi ne tiel lernis
Kriston; 21 se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj,
kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antaŭa
konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj, 23 kaj
renoviĝu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la
novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.

25 Pro tio, formetante malveron, ĉiu parolu veron kun sia
proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de alia. 26 Koleru kaj ne
peku, la suno ne subiru sur via kolero; 27 ankaŭ ne donu lokon al
la diablo. 28 Ŝtelinto ne plu ŝtelu, sed prefere li laboru,
farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al
bezonanto. 29 El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio,
kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la
aŭdantoj. 30 Kaj ne ĉagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi
estis sigelitaj al la tago de elaĉeto. 31 Ĉia akreco kaj indigno
kaj kolero kaj voĉbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter
vi, kune kun ĉia malico; 32 kaj estu bonfaraj unu al alia,
bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo
pardonis al vi.

Sekva Ĉapitro →