↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Efesanoj

Ĉapitro 6

1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. 2
Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono
kun promeso), 3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via
vivo sur la tero. 4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed
nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

5 Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj,
kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo; 6 ne
laŭ okulservo, kiel homplaĉantoj, sed kiel sklavoj de Kristo,
plenumante el la koro la volon de Dio; 7 kun bonvoleco servante,
kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj; 8 sciante, ke, kian ajn
bonon faras ĉiu, ĉu sklavo aŭ liberulo, tion saman li ricevos de
la Sinjoro. 9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante
minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la ĉielo, kaj
ne ekzistas ĉe li personfavorado.

10 Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia
potenco. 11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu
kontraŭstari al la artifikoj de la diablo. 12 Ĉar nia luktado
estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ
aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ
la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. 13 Tial prenu al vi la
tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona
tago, kaj, farinte ĉion, stari. 14 Staru do, ĉirkaŭzoninte la
lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco, 15 kaj
enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco; 16
super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi
ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo. 17 Kaj ricevu la kaskon de
savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio; 18
per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito,
kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj
sanktuloj, 19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun
malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la
evangelio, 20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi
parolu kuraĝe en ĝi, kiel mi devus paroli.

21 Plue, por ke vi sciiĝu pri miaj aferoj, kiel mi statas,
raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en
la Sinjoro, 22 kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu
pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.

23 Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj
de la Sinjoro Jesuo Kristo. 24 Graco estu kun ĉiuj, kiuj
sendekliniĝe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.