↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Efesanoj

Ĉapitro 3

1 Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,
2 se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas
donita al mi por vi, 3 ke per malkaŝo la mistero estas sciigita
al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis, 4 per kio vi povas
rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, 5
kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi
nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la
Spirito, 6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj,
kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la
evangelio, 7 al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco
de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco. 8 Al mi, kiu
estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco
estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan
riĉon de Kristo; 9 kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la
dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis
ĉion; 10 por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la
ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio, 11 laŭ la
eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro; 12 en
kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.
13 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi,
kiuj estas via gloro.

14 Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro, 15 el kiu ĉiu
familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata, 16 por ke Li
donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence
fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito; 17 por ke Kristo
loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite
en amo, 18 kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la
larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19 kaj scii la
amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la
pleneco de Dio.

20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni
povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni, 21 estu
gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por
ĉiam kaj eterne. Amen.

Sekva Ĉapitro →