↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Efesanoj

Ĉapitro 2

1 Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj
pekoj, 2 en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ
la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun
energias en la filoj de malobeo; 3 inter kiuj ni ĉiuj iam ankaŭ
vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de
la karno kaj de la menso, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de
kolerego, kiel ankaŭ la aliaj. 4 Sed Dio, estante riĉa en
kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, 5 eĉ kiam ni
estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco
vi saviĝis), 6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj
en Kristo Jesuo; 7 por montri en la mondaĝoj estontaj la
superabundan riĉecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo
Jesuo: 8 ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi
estas dono de Dio; 9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu. 10 Ĉar
ni estas Lia faritaĵo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj,
kiujn antaŭaranĝis Dio, por ke ni iradu en ili.

11 Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laŭ la karno,
nomataj la Necirkumcido ĉe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita
sur la karno-- 12 ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de
la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la
promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo. 13 Sed nun
en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de
Kristo. 14 Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la
intermuron de disigo, 15 en sia karno neniiginte la malamon, la
leĝon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan
homon, tiel farante pacon; 16 kaj por kunakordigi ambaŭ en unu
korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon; 17 kaj
li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la
proksimaj; 18 ĉar per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon
al la Patro. 19 Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj,
sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio, 20
konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies
bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem; 21 en kiu ĉiu aparta
konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en
Kristo; 22 en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de
Dio en la Spirito.

Sekva Ĉapitro →