↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Korintanoj

Ĉapitro 8

1 Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas
donacita en la eklezioj Makedonaj; 2 nome, en grava provo per
suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco
abundis al la riĉo de ilia malavareco. 3 Ĉar mi konstatas, ke laŭ
sia povo--jes, kaj super sia povo--ili donis memvole, 4 petegante
nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan
helpservadon al la sanktuloj; 5 kaj ne kiel ni esperis, sed unue
ili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio. 6
Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antaŭe komencis, tiel same
li perfektigu en vi ĉi tiun pluan gracon. 7 Sed kiel al vi ĉio
abundas: fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni,
tiel abundu al vi ankaŭ ĉi tiu graco. 8 Mi parolas ne ordonante,
sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo
ankaŭ. 9 Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke
kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi
per lia malriĉeco fariĝu riĉaj. 10 Kaj en tio mi donas mian
opinion; ĉar ĉi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaŭ unu
jaro, ne nur fari, sed ankaŭ voli. 11 Sed nun kompletigu la
faradon ankaŭ; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaŭ
estu la plenumo el via havo. 12 Ĉar kie ekzistas la volonteco, ĝi
estos akceptita laŭ la havo, ne laŭ la nehavo. 13 Ĉar mi diras
tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj, 14 sed
laŭ egaleco: via abundo nuntempe fariĝu por ilia manko, por ke
ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estu egaleco; 15 kiel
estas skribite: Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj
tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.

16 Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman
zorgon pri vi. 17 Ĉar li ja akceptis la instigon; sed estante mem
tre fervora, li ekiris al vi memvole. 18 Kaj ni sendis kune kun
li la fraton, kies laŭdo en la evangelio disvastiĝas tra ĉiuj
eklezioj; 19 kaj krom tio, li ankaŭ estis elektita de la
eklezioj, por vojaĝadi kune kun ni rilate al ĉi tiu graco, kiun
ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian
volontecon, 20 evitante tion, ke iu riproĉus nin rilate al ĉi tiu
monhelpo, kiun ni administras; 21 ĉar ni celas aferojn konvenajn
ne nur antaŭ la Sinjoro, sed ankaŭ antaŭ homoj. 22 Kaj ni sendis
kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj
aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li
havas al vi. 23 Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj
mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas
apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo. 24 Vi do elmontru al
ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado
pro vi.

Sekva Ĉapitro →