↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Korintanoj

Ĉapitro 7

1 Havante do ĉi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de ĉia
malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo
al Dio.

2 Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraŭ neniu maljuste agis, ni
ruinigis neniun, al neniu ni friponis. 3 Ne por vin kondamni mi
tion diras; ĉar mi antaŭe diris, ke vi estas en niaj koroj, por
kune vivi kaj kune morti. 4 Granda estas mia parola libereco al
vi, granda estas mia fiereco pri vi: mi estas plena de konsolo,
al mi superabundas la ĝojo meze de nia tuta aflikto.

5 Ĉar eĉ kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne
faciliĝis, sed ni ĉiel depremiĝis; ekstere estis bataloj, interne
timoj. 6 Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per
la alveno de Tito; 7 kaj ne nur per lia alveno, sed ankaŭ per la
konsolo, per kiu li konsoliĝis pri vi, dum li pridiris al ni vian
sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraŭ
pli ĝojis. 8 Ĉar kvankam mi vin malĝojigis per mia epistolo, mi
ne bedaŭras pri tio, kvankam mi ja bedaŭris; ĉar mi vidas, ke tiu
epistolo vin malĝojigis, sed nur mallonge. 9 Mi nun ĝojas, ne pro
tio, ke vi malĝojis, sed pro tio, ke vi malĝojis ĝis pento; ĉar
vi laŭ Dio malĝojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni. 10
Ĉar la malĝojo laŭ Dio elfaras penton ĝis savo, ne bedaŭrindan;
sed la malĝojo de la mondo elfaras morton. 11 Ĉar jen kian
zorgemon tiu sama malĝojo laŭ Dio elfaris en vi, plue kian
senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian
sopiron, plue kian fervoron, plue kian venĝon! En ĉio vi
elmontris vin puraj pri la afero. 12 Tial kvankam mi skribis al
vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu faris la malbonon, nek pro
tiu, kiu suferis la malbonon, sed por ke via zorgemo por ni
elmontriĝu al vi mem antaŭ Dio. 13 Tial ni konsoliĝis; kaj en nia
konsolo ni ĝojis des pli multege pro la ĝojo de Tito, ĉar lia
animo estas refreŝigita de vi ĉiuj. 14 Ĉar se en io mi fanfaronis
al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni ĉion parolis vereme al
vi, tiel same ankaŭ nia fanfaronado, kiun mi faris antaŭ Tito,
montriĝis vera. 15 Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li
memoras la obeadon de vi ĉiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin
akceptis. 16 Mi ĝojas, ke en ĉio mi povas fidi al vi.

Sekva Ĉapitro →