↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Korintanoj

Ĉapitro 9

1 Ĉar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue
skribi al vi; 2 ĉar mi scias vian volontecon, pri kiu mi
fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Aĥaja lando jam antaŭ
unu jaro pretiĝis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili.
3 Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne
fariĝu vanta rilate al ĉi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu
pretaj, 4 por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj
trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro ĉi tiu
fido. 5 Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antaŭe iru
al vi, kaj antaŭe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por
ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.

6 Sed jen: Tiu, kiu semas ŝpare, ankaŭ rikoltos ŝpare; kaj tiu,
kiu semas malavare, ankaŭ rikoltos malavare. 7 Ĉiu faru laŭ tio,
kion li intencas en la koro, ne domaĝante, nek pro neceseco; ĉar
Dio amas donacanton ĝojan. 8 Kaj Dio povas abundigi ĉe vi ĉian
gracon, por ke vi, havante ĉiam en ĉio ĉian sufiĉecon, abunde
rilatu al ĉia bona faro; 9 kiel estas skribite:

     Li ŝutis kaj donis al la malriĉuloj;
     Lia justeco restas eterne.

10 Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutraĵo,
donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la
fruktojn de via justeco; 11 dum vi pliriĉiĝos en ĉio al ĉia
malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio. 12 Ĉar la
administrado de ĉi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de
la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaŭ abundas per multaj dankoj
al Dio; 13 ĉar provinte vin per ĉi tiu administrado, ili gloras
Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj
pro la malavareco de via donaco al ili kaj al ĉiuj; 14 dum ili
mem ankaŭ, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega
graco de Dio en vi. 15 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla
donaco.

Sekva Ĉapitro →