↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Korintanoj

Ĉapitro 6

1 Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane
akceptu la gracon de Dio 2 (ĉar Li diris:

     En tempo de favoro Mi aŭskultis vin,
     Kaj en tago de savo Mi helpis vin;

jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo); 3 ni donu
en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian
administradon; 4 sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de
Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj,
5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en
maldormoj, en malsatoj, 6 en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en
afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, 7 en la vorto
de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre
kaj maldekstre, 8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj
bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj; 9 kiel nekonataj, tamen
bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune
korektataj, tamen ne mortigataj; 10 kiel dolorplenaj, tamen ĉiam
ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion
havantaj, tamen posedantaj ĉion.

11 Nia buŝo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas
plivastigita. 12 Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas
malvastigitaj en viaj propraj internaĵoj. 13 Pro rekompenco
samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaŭ estu
plivastigitaj.

14 Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian
partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas
lumo kun mallumo? 15 Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ
kian kunecon havas kredanto kun nekredanto? 16 Kaj kian konsenton
havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio
vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter
ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 17 Tial

     Eliru el inter ili, kaj estu apartaj,

diras la Eternulo,

     Kaj ne tuŝu malpuraĵon;
     Kaj Mi vin akceptos,
18   Kaj Mi estos por vi Patro,
     Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj,
 
diras la Eternulo Plejpotenca.

Sekva Ĉapitro →