↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Korintanoj

Ĉapitro 5

1 Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo
dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan,
eternan en la ĉieloj. 2 Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al
la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo; 3 se
almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj. 4 Ĉar ni, kiuj estas en
ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras
senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu
elsorbita de la vivo. 5 Kaj Tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo,
estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito. 6
Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la
korpo, ni forestas de la Sinjoro 7 (ĉar ni iradas fide, ne vide);
8 ni ĝoje kuraĝas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj ĉeesti
kun la Sinjoro. 9 Tial ankaŭ ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ
forestante, esti akceptindaj ĉe li. 10 Ĉar ni ĉiuj devos
elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu
tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ
malbonaj.

11 Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn,
sed ni ja elmontriĝas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontriĝas
ankaŭ al viaj konsciencoj. 12 Ni ne denove nin rekomendas al vi,
sed donas al vi kaŭzon fieriĝi pri ni, por ke vi havu ion
respondi al tiuj, kiuj fieriĝas ŝajne kaj ne kore. 13 Ĉar ĉu ni
estis frenezaj, tio estis pro Dio, aŭ ĉu ni estas seriozaj, tio
estas pro vi. 14 Ĉar la amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas
jene, ke ĉar unu mortis pro ĉiuj, tial ĉiuj mortis; 15 kaj li
mortis pro ĉiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed
por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis. 16 Tial ni de nun
konas neniun laŭkarne; eĉ kvankam ni konis Kriston laŭkarne,
tamen ni ne plu lin tiel konas. 17 Tial se iu homo estas en
Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili
jam estiĝis novaj. 18 Sed ĉio estas de Dio, kiu repacigis nin al
Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la
repacigo; 19 nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon
al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la
vorton repacigan.

20 Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaŭ Dio per ni petadus;
ni vin petegas pro Kristo, repaciĝu al Dio. 21 Tiun, kiu ne konis
pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en
li.

Sekva Ĉapitro →