↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Korintanoj

Ĉapitro 4

1 Pro tio, ke ni havas ĉi tiun administradon, kiel ni ricevis
kompaton, ni ne senkuraĝiĝas; 2 sed ni formetis la kaŝitajn
aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton
de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al ĉies
konscienco antaŭ Dio. 3 Sed se nia evangelio eble estas vualita,
ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas; 4 en kiuj la dio de
ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la
lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de
Dio, ne brilu sur ilin. 5 Ĉar ni predikadas ne nin mem, sed
Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn
pro Jesuo. 6 Ĉar Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu
brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de
Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.

7 Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la
treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem; 8 ni
estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj;
embarasataj, sed ne konsternataj; 9 persekutataj, sed ne
forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; 10 ĉiam portante en la
korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo
elmontriĝu en nia korpo. 11 Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas
submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo
elmontriĝu en nia morta karno. 12 La morto do energias en ni, sed
la vivo en vi. 13 Sed havante la saman spiriton de fido laŭ la
skribo: Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaŭ kredas, kaj tial
ankaŭ ni parolas; 14 sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron
Jesuo, levos nin ankaŭ kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi. 15 Ĉar
ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj,
abundigu la dankon al la gloro de Dio.

16 Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo
kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. 17
Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli
ekster mezuro, eternan pezon da gloro; 18 dum ni rigardas ne la
vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj,
sed la nevidataĵoj estas eternaj.

Sekva Ĉapitro →