↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 15

1 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis
al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras, 2 per kiu
vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin
predikis al vi, krom se vi kredis vane. 3 Ĉar mi transdonis al vi
komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj
pekoj laŭ la Skriboj; 4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li
releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj; 5 kaj ke li aperis al
Kefas; poste al la dek du; 6 poste li aperis al pli ol kvincent
fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj
jam ekdormis; 7 poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj
apostoloj; 8 kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano
ekstertempe naskita. 9 Ĉar mi estas la plej malgranda el la
apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi
persekutis la eklezion de Dio. 10 Sed per la graco de Dio mi
estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis
ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi,
sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. 11 Ĉu do mi, ĉu ili, tiel
ni predikas, kaj tiel vi kredis.

12 Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la
mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de
mortintoj? 13 Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ
Kristo ne releviĝis; 14 kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas
nia predikado, vana ankaŭ estas via fido. 15 Jes, kaj ni
montriĝas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri
Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj
ja ne releviĝas. 16 Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ
Kristo ne releviĝis; 17 kaj se Kristo ne releviĝis, via fido
estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj. 18 Tiuokaze ankaŭ
pereis la ekdormintoj en Kristo. 19 Se nur en ĉi tiu vivo ni
esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.

20 Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la
dormantoj. 21 Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo
ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj. 22 Ĉar kiel en Adam ĉiuj
mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj. 23 Sed
ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj
apartenas al Kristo, ĉe lia alveno. 24 Poste venos la fino, kiam
li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos
neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon. 25 Ĉar
li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn.
26 La lasta neniigota malamiko estas la morto. 27 Ĉar: Ĉion Li
metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas
submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis
ĉion al li. 28 Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo
ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke
Dio estu ĉio en ĉio.

29 Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la
mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili? 30
kial ni ankaŭ endanĝeriĝas ĉiun horon? 31 Mi asertas per la
singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia
Sinjoro, mi mortas ĉiutage. 32 Se laŭ homa maniero mi batalis
kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la
mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni
mortos. 33 Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn
morojn. 34 Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas
nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

35 Sed iu diros: Kiel la mortintoj releviĝas? kaj kun kia korpo
ili venas? 36 Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas,
se ĝi ne mortos; 37 kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta
korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aŭ de alia speco; 38
sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian
propran korpon. 39 Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed
ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno
de birdoj, kaj alia de fiŝoj. 40 Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj
korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro
de la teraj estas alia. 41 Ekzistas unu gloro de la suno, kaj
alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo
diferencas de alia stelo rilate al gloro. 42 Tia sama ankaŭ estas
la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi
releviĝas en senputreco; 43 ĝi estas semata en malhonoro, ĝi
releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas
en potenco; 44 ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas
laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ
laŭspirita korpo. 45 Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo
Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito.
46 Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio
estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita. 47 La unua homo
estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo. 48 Kia
estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas
la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj. 49 Kaj kiel ni
portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron
de la elĉielulo.

50 Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas
heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon. 51
Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj
ŝanĝiĝos, 52 en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta
trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos
senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos. 53 Ĉar estas necese, ke ĉi tiu
putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu
senmortecon. 54 Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj
ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita
diro: La morto forglutiĝis en venko. 55 Ho morto, kie estas via
venko? Ho morto, kie estas via pikilo? 56 La pikilo de la morto
estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo; 57 sed
danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro
Jesuo Kristo. 58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj,
nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke
via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Sekva Ĉapitro →