↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 16

1 Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis
al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru. 2 La unuan tagon
de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere
akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos. 3 Kaj kiam
mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por
alporti vian donacon al Jerusalem; 4 kaj se konvenos, ke mi ankaŭ
tien vojaĝu, ili vojaĝos kun mi. 5 Sed mi venos al vi, kiam mi
estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos; 6
sed ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros, por ke vi antaŭen
irigu min, kien mi veturos. 7 Ĉar mi ne volas vidi vin nun
dumvojaĝe; ĉar mi esperas resti kelkan tempon ĉe vi, se la
Sinjoro permesos. 8 Sed mi restos en Efeso ĝis Pentekosto; 9 ĉar
pordo granda kaj efika malfermiĝis al mi, kaj estas multaj
kontraŭstarantoj.

10 Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu ĉe vi sentime; ĉar li
faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaŭ; 11 neniu do lin
malestimu. Sed antaŭen irigu lin en paco, por ke li venu al mi;
ĉar mi atendas lin kun la fratoj. 12 Sed rilate al la frato
Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute
mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan
tempon.

13 Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu. 14 Ĉio via
estu farata en amo.

15 Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke ĝi
estas la unuaaĵo de la Aĥaja lando, kaj ke ili sin dediĉis al la
servo de la sanktuloj), 16 ke vi ankaŭ submetiĝu al tiaj, kaj al
ĉiu kunhelpanto kaj kunlaboranto. 17 Kaj mi ĝojas pro la alveno
de Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko, tial, ke vian mankaĵon ili
plenigis. 18 Ĉar ili refreŝigis mian spiriton kaj vian; rekonu do
tiajn.

19 La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin
salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo. 20
Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso. 21
La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano. 22 Se iu ne amas la
Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata. 23 La graco
de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. 24 Mia amo estu kun vi
ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen.