↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 14

1 Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke
vi profetadu. 2 Ĉar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj
parolas, sed al Dio; ĉar neniu komprenas, sed en la spirito li
parolas misterojn. 3 Sed la profetanto parolas al homoj edifon
kaj konsilon kaj konsolon. 4 Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas
sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion. 5 Mi volas, ke vi
ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli
granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se
li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon. 6 Sed nun,
fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin
helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de
sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado? 7 Eĉ la senvivaĵoj,
kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas
diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ
harpata? 8 Ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos
por batalo? 9 Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon
facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en
la aeron vi parolus. 10 Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la
mondo, kaj nenia estas sensignifa. 11 Se do mi ne scios la
signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj
la parolanto estos por mi barbaro. 12 Tiel same ankaŭ vi, dum vi
fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde
por la edifo de la eklezio. 13 Tial kiu parolas per lingvo, tiu
preĝu, ke li interpretu. 14 Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia
spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta. 15 Kio do
estas? Mi preĝos spirite, kaj mi preĝos ankaŭ intelekte; mi
kantos spirite, kaj mi kantos ankaŭ intelekte. 16 Alie, se vi
benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la
malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion
vi diras. 17 Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas
edifata. 18 Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi
ĉiuj; 19 tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per
mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn
per lingvo.

20 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu
infanetoj, sed en la mensoj estu plenaĝuloj. 21 En la leĝo estas
skribite: Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos
al ĉi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos aŭskulti Min, diras
la Eternulo. 22 Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la
kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel
signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj. 23 Se do la
tuta eklezio kunvenos, kaj ĉiuj parolos per lingvoj, kaj tien
envenos nekleruloj aŭ nekredantoj, ĉu ili ne diros, ke vi
frenezas? 24 Sed se ĉiuj profetos, kaj envenos nekredanto aŭ
neklerulo, li estos konvinkata de ĉiuj, li estos juĝata de ĉiuj;
25 la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos
sur sian vizaĝon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas ĉe
vi.

26 Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, ĉiu havas psalmon,
havas instruon, havas malkaŝaĵon, havas lingvon, havas
interpretaĵon. Ĉio fariĝu por edifo. 27 Se oni parolas per
lingvo, tio estu duope, aŭ triope je plejmulto, kaj laŭvice; kaj
unu interpretu; 28 sed se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu
en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio. 29 Kaj la profetoj
parolu duope aŭ triope, kaj la aliaj interdiferencigu. 30 Sed se
al alia apudsidanta io malkaŝiĝos, la unua silentu. 31 Ĉar vi
ĉiuj povas profeti unuope laŭvice, por ke ĉiuj lernu, kaj ĉiuj
ricevu konsilon; 32 kaj la spiritoj de la profetoj estas
submetataj al la profetoj; 33 ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo,
sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj.

34 La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al
ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo. 35 Kaj
se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar
estas honte por virino paroli en la eklezio. 36 Kio? ĉu el vi la
vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj?

37 Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri
tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro.
38 Sed se iu ne scias, li ne sciu.

39 Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per
lingvoj. 40 Sed ĉio fariĝu konvene kaj laŭorde.

Sekva Ĉapitro →