↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 13

1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus
amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi
posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian
scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi
montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3 Kaj se mi disdonus
mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian
korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom
profitus. 4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo
ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas
por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, 6 ne ĝojas pri
maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; 7 ĉion toleras, ĉion kredas,
ĉion esperas, ĉion eltenas. 8 Amo neniam pereas; sed, ĉu estas
profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio,
ĝi neniiĝos. 9 Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;
10 sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas
laŭparta. 11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel
infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo,
mi jam forigis la infanaĵojn. 12 Ĉar nun ni vidas per spegulo,
malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed
tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. 13 Restas do
nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas
amo.

Sekva Ĉapitro →