↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 12

1 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu
nesciantaj. 2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis
forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. 3
Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio
diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas
Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. 5 Kaj
ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. 6 Kaj ekzistas
diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en
ĉiuj. 7 Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por
utilo. 8 Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de
saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; 9 al
alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en
la unu Spirito; 10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al
alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia,
diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11 sed ĉion
tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel
al li plaĉas.

12 Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj
ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel
same ankaŭ estas Kristo. 13 Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis
en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj
ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito. 14 Ĉar la korpo estas ne
unu membro, sed multaj. 15 Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne
estas la mano, mi ne apartenas al la korpo--ne sekvas de tio, ke
ĝi ne apartenas al la korpo. 16 Kaj se la orelo diros: Pro tio,
ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo--ne sekvas
de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 17 Se la tuta korpo estus
okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la
flarado? 18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel
al Li plaĉis. 19 Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la
korpo? 20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. 21 Kaj
la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la
kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas. 22 Sed multe plie la ŝajne
malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23 kaj al tiuj
partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas
pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan
gracion; 24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio
kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto,
kiu havas mankon, 25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la
membroj prizorgu egale unu la alian. 26 Kaj se unu membro
suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas,
ĉiuj membroj kunĝojas. 27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj
membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto. 28 Kaj Dio metis iujn en la
eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste
miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn,
diversajn lingvojn. 29 Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj?
ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj? 30 ĉu ĉiuj havas kuracan
povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas? 31 Sed
vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli
preferindan vojon mi montras al vi.

Sekva Ĉapitro →