↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 11

1 Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de
Kristo.

2 Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi firme tenas
la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi. 3 Sed mi
volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la
kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio. 4 Ĉiu
viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian
kapon. 5 Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo
senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ
ŝi estus razita. 6 Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ
tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj
aŭ razitaj, ŝi estu vualita. 7 Ĉar viro devas ne havi la kapon
vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed
virino estas la gloro de viro. 8 Ĉar viro ne estas el virino, sed
virino el viro; 9 ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed
virino por viro; 10 pro tio virino devas havi sur la kapo signon
de aŭtoritato, pro la anĝeloj. 11 Tamen ne ekzistas virino sen
viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro. 12 Ĉar kiel virino
estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio
estas el Dio. 13 Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio
nevualite? 14 Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro
havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro? 15 Sed se
virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj
haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo. 16 Sed se iu ŝajnas esti
disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.

17 Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne
por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo. 18 Ĉar unue mi aŭdas, ke
kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi
parte kredas tion. 19 Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu
inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi. 20 Kiam do vi
kunvenas, estas neeble manĝi la Sinjoran vespermanĝon; 21 ĉar en
via manĝado ĉiu antaŭ alia prenas sian propran vespermanĝon; kaj
unu malsatas, kaj alia drinkas. 22 Kio? ĉu vi ne havas domojn, en
kiuj vi povas manĝi kaj trinki? aŭ ĉu vi malestimas la eklezion
de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? ĉu mi vin
laŭdos en tio? Mi ja vin ne laŭdas. 23 Ĉar mi ricevis de la
Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo
en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon; 24 kaj
doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: Ĉio tio estas mia
korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. 25
Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu
kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru
ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi. 26 Ĉar ĉiufoje,
kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos
la morton de la Sinjoro, ĝis li venos. 27 Tial ĉiu, kiu neinde
manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri
la korpo kaj la sango de la Sinjoro. 28 Sed oni sin provu, kaj
tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko. 29 Ĉar la
manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li
ne pripensas la korpon. 30 Pro tio multaj inter vi estas
malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas. 31 Sed se ni
pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj. 32 Sed kiam ni estas
juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu
kondamnitaj kune kun la mondo. 33 Tial, miaj fratoj, kiam vi
kunvenas por manĝi, atendu unu la alian. 34 Se iu malsatas, li
manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la
ceteron mi ordigos, kiam mi venos.

Sekva Ĉapitro →